Prononcado en Esperanto

ALFABETO 

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ
K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

SILABOJ

ca ce ci co cu ĉa ĉe ĉi ĉo ĉu da de di do du ga ge gi go gu ĝa ĝe ĝi ĝo ĝu ha he hi ho hu ĥa ĥe ĥi ĥo ĥu ka ke ki ko ku ia ie io iu ja je jo ju ai ei oi ui aj ej oj uj ĵa ĵe ĵi ĵo ĵu al el il ol ul am em im om um an en in on un ra re ri ro ru sa se si so su ŝa ŝe ŝi ŝo ŝu ta te ti to tu au eu ou aŭ eŭ oŭ

VORTOJ

fa’mo – la’no – kam’po – kan’to ca’ro – ce’lo – ci’ro – co’lo – li’cu – ĉa’no – ĉe’no – ĉi’no – ĉo’to – ma’ĉu – di’ka – lu’di – be’la – po’e’mo – sa’me – te’mo – te’no – tem’po – ten’to – ge’ko – gi’so – ges’to – gis’to – ĝan’ga’lo – ĝe’mo – ĝi’bo – ĝo’jo – ĝu’o – ha’ro – he’la – hi’so – ho’mo – hu’fo – ĥa’no – ĥe’mi’o – ĥi’me’ro – ĥo’ro – i’no – tin’ti – de’i’no – ve’ni – ja’ko – aj’lo – je’sa – mej’la – jo’do – soj’lo – ju’do – tuj – ĵa’ko – ĵe’to – ĵi’go – ĵo’si – ĵu’ri – fal’to – fel’to – fil’mo – fol’do – ful’mo – ki’al – ki’el – ti’al – ti’el – a’mo – a’no – e’ma – e’na – ti’mo – ti’no – lam’po – brem’so – him’no – kram’pfo – kran’ko ra’to – re’to – ri’to – ro’to – ru’to – ra’ra – fa’re – di’ri – vi’ro – ti’ru ŝa’fo – ŝe’lo – ŝi’mo – ŝo’ko – ŝu’to – ka’ŝa – ka’ŝe – fi’ŝi – po’ŝo pu’ŝu – ti’fo – ti’mo – ti’no – pra’u’lo – ne’u’zo – pi’u’lo – tro’u’zo – laŭ’do – feŭ’do – a’di’aŭ

KOMPARADO

celo ĉelo selo ŝelo peco peĉo peso pezo ame ami ĝene ĝeni ago agu gusta ĝusta juro ĵuro oro horo ĥoro roko hoko ajlo hajlo ia ja ie je iu ju vejno feino prujno ruino kanabo knabo kavita kvita kovoto kvoto alto aŭto felto feŭdo tial adiaŭ iam ian iom ion avo havo ravo ero eĥo kolero ĥolero sako ŝako serĉo ŝerco severa sfera solido slipo eskalo skalo eskarpo skarpo establo stablo gaso gazo raso razo dia ĝia diri ĝiri tia ĉia tie ĉie tio ĉio tiu ĉiu sia cia ŝia ĉia

AKCENTO

aluminio astronomio atomo bakterio baritono barbaro celuloido centimo cinika dialogo dalio dinamo epilogo etero etiko fenomeno fonografo fotometro gastronomo genio gerundio hidrometro hipodromo historio idilio idolo intima kilometro monologo observatorio patricio perimetro periodo privilegio publiko purgatorio reciproka retorika respubliko sanskrito simio simbolo variolo vertico vikario zenito zodiako zoologio

KONSONANTAJ GRUPOJ

ajn ojn ujn gne gno gva gvi kna kne ksi kva kve kvi kvo mje mne psi pseŭ pta pte pti pto sce sci sfe sfi ska ske ski skla skle skra skri skro skru sla sle sli slo sme smi sno snu spa spe spi spo spu sple spli spri spro sta ste sti sva sve svi ŝli ŝlo ŝma ŝmi ŝnu ŝpa ŝpi ŝra ŝru ŝta ŝte ŝti ŝtu ŝve ŝvi

SILABAJ APARTIGOJ

pra’a’vo – ge’e’dzoj – ali’i’ĝo – he’ro’o – du’u’lo – ti’ajn – ĉi’ajn – ti’ujn – ĉi’ujn – ki’ajn – ki’ujn – ne’ni’ajn – ne’ni’ujn – ko’lo’rojn – do’mojn – be’lajn – gran’dajn – lud’do’mo – huf’fe’ro – tag’ga’ze’toj – ek’kri’o el’la’so – sam’mi’e’ne – sen’nom’bra – klap’por’do – mar’ra’bis’to – lit’tu’ko – pac’ha’ve’no – mal’he’la an’hi’dra – sen’hon’ta – o’bje’kto – pa’ĉjo – fjor’do – fti’zo – lif’to – gnej’so – gno’mo – gva’ti – gvi’di – kna’ri – kne’di – kva’ki – kve’ri – kvi’ta – kvo’to – lin’gvo – ksi’lo’fo’no – bu’ljo’no – mje’lo -mne’mo’ni’ko – pa’njo – psal’mo – pseŭ’do – psi’ko -sce’no – sci’en’co – sci’u’ro – sfe’ro – sfin’kso – ska’lo – ske’mo – ski’o – skla’vo – skle’ro – skri’bi – skro’fo’lo – skru’pu’lo – slan’go – sle’do – sli’po – sloj’do – sme’ral’do – smir’go – sno’bo – snu’fi – spa’co – spe’co – spi’co – spor’to – spu’ro – sple’no – spli’to – spro’no – sta’to – ste’lo – sti’lo – stra’to – stre’bo – stri’go – stro’fo – stru’to – sva’ti – sve’ni – svin’gi – ŝli’ma – ŝlo’si – ŝma’ci – ŝmi’ri – ŝnu’ro – ŝpa’to – ŝpi’ni – ŝpru’ci – ŝraŭ’bo – ŝrum’pi – ŝta’to – ŝte’lo – ŝti’po – ŝto’fo – ŝtu’po – ŝve’bi – ŝvi’to – as’tmo – e’tno’lo’go

INTONACIO

Simpla, fleksebla, belsona,/ vere internacia en siaj elementoj,/ la lingvo Esperanto prezentas al la mondo civilizita / la sole veran solvon de la problemo de lingvo neŭtrala, / ĉar tre facila por homoj nemulte instruitaj,/ ĝi estas komprenata sen peno / de la personoj bone edukitaj.

LEGAĴO


El la legolibro KARLO
de Edmond Privat, kun adapto.

Kiam naskiĝis Karlo,/ rozkolora kaj sana bubeto,/ liaj gepatroj/ ankoraŭ estis tre junaj./ Ilia unua infano li estis./ Lia apero en tiu ĉi mondo/ kaŭzis grandegan ĝojon al la tuta familio./ Gesinjoroj Daves/ estis tre fieraj pri sia bela,/ vivoplena filo./

La patro de s-ro Daves/ fariĝis tro ĝoja,/ por esti kvieta./ Avo/ li estis nun!/ Forgesinte,/ ke tio/ lin iom maljunigas,/ li sentis en si/ infanan gajecon./

Dum du tagoj/ post la naskiĝo de la nepo/ li ne povis resti en la oficejo./ Li kuradis de sia domo/ al la domo de sia filo;/ promenadis tra la stratoj/ de la urbeto;/ eniris en ĉiajn butikojn,/ por aĉeti aferojn/ tute senutilajn./ Al ĉiu almozulo/ li donis multe da moneroj./ Oni povis facile vidi,/ ke li estas kontenta./

La gepatroj de sinjorino Daves/ jam estis tre maljunaj./ Ili loĝis en granda urbo,/ kaj oni telegrafe anoncis al ili/ la naskiĝon de la nepo./ Por ili/ li ne estis la unua./ Ilia filino Margareto,/ la feliĉa patrino de Karlo,/ estis ilia sepa infano./ Jam du/ el ŝiaj fratinoj,/ kaj tri / el ŝiaj fratoj/ estis edziĝintaj/ — eĉ havis infanojn — / kiam fraŭlino Margareto konatiĝis kun la juna s-ro Daves,/ al kiu / ŝi baldaŭ fianĉiniĝis kaj post nelonge / edziniĝis.

F-ino Margareto / estis bela junulino,/ kaj tre ĝentila./ Pro tio/ la gefratoj/ kore amis ŝin, / kaj ŝiaj gepatroj / sentis grandan ĉagrenon,/ kiam ŝi devis forveturi/ kun la juna edzo.

En la baptotago de Karlo/ ĉeestis preskaŭ la tuta familio de s-ino Daves,/ la patro de s-ro Daves,/ kaj lia pli juna frato./ Oni nomis la knabon/ Karlo-Teodoro/ por kontentigi lian patran avon,/ s-ron Karlo Daves,/ kaj lian patrinan avon,/ s-ron Teodoro Remberg./ Kompreneble/ oni ne povis elekti alian baptopatron/ ol la patra avo;/ la baptopatrino estis la plej maljuna fratino/ de Margareto.

Sinjoreto Karlo-Teodoro/ ŝajnis gaje rideti,/ dum la pastro malsekigis lian belan kapeton/ kun ekkreskantaj/ blondaj haroj,/ sed subite,/ palpante siajn malsekajn harojn/ per la manetoj,/ li faris al la ĉeestantoj en la preĝejo/ laŭtan,/ sed nekompreneblan paroladon,/ kiu preskaŭ rompis la seriozecon/ de la ceremonio./ Sendube por ĉesigi lian ploron,/ la onklino donis al Karlo / pluvegon da kisoj./ Supozante,/ ke tio / estis gratulesprimo,/ la knabeto,/ kiu ĉiam estis tre modesta,/ vere malafable akceptis la kisojn./

×

Hello!

Click one of our contacts below to chat on WhatsApp

× Como posso te ajudar?